Bonvenon en Szolnok!

Pri la urbo Szolnok la unua skriba mencio datiĝas el la jaro 1075, en la formo "Zounok".

Dank'al sia favora situo en la departemento kaj komerce gravega Tisza-trairejo, la setlejo rapide evoluis kaj prosperis, ĉiam revivigante post la katastrofaj detruoj, eĉ post la terura ciklono kaj incendio de 1740.

En 1849, generalo János Damjanich en la batalo de Szolnok venkis kontraŭ la austriaj taĉmentoj..

La urbo multe suferis ankaŭ dum la du mondmilitoj.

Ĝi estas la ĉefurbo de la triobla departemento Jász-Nagykun-Szolnok, kun 75.000 loĝantoj, multaj diversaj lernejoj, kaj la fama Szigligeti Teatro

Szolnok estas ankaŭ la centro de la Petrolo- kaj Tergaso -produkta Entrepreno de la Granda Hungara Ebenajo (ekde 1955).

El ĝiaj ĝemelurboj menciindas Nagybánya / Baia Mare en Rumanio.

La iama marketplaco estas ankaŭ nun la ĉefplaco de la urbo, la Kossuth placo. Ĝi ricevis sian aktualan arkitekturan aspekton en la 19-a jarcento.

La Urbodomo estis finkonstruita en 1811, modifita en 1886. Sur la Kossuth placo staras ankaŭ la klasikista Damjanich János Muzeo konstruita en 1860. La tria vidindaĵo estas la Verseghy Biblioteko. (Ferenc Verseghy estis poeto en la 18-a jarcento.)

Promenante sur la ĉefstrato direkte al la rivero Tisza oni vidas maldekstre la eklektikan Tribunalon, kaj dekstre la samstilan Departemento-domon.

Ĉe la renkontiĝo de la riveroj Zagyva kaj Tisza situas la placo de Libereco, grava centra punkto de la urba trafiko. Trans la Zagyva troviĝas la Kolonio de Pentroartistoj (ekde 1902), la klasikista preĝejo de la iama Fortikaĵo (1824), kaj la statuo de Damjanich el blanka marmoro de Carrara.

Sur la bordo de Tisza staras la neobaroka komplekso de la Tisza Hotelo kaj Kuracbanejo. En la apuda parko videblas la statuo de bienestro Szolnok, kies nomon la urbo portas.

Sekvas la kalvinana preĝejo, la barok-stila katolika preĝejo, kaj la iama sinagogo.

Verda areo estas la Tisza bosko: sportaj ludkampoj, sporthalo, rivera banejo, motelo ktp.

Verkis D-ro Endre Dudich