Geologio : de la metamorfaj skistoj al la mamuto
duon-miliardo da jaroj, du-mil metrojn dika rokaro

La urbo Szolnok situas sur la Granda Hungara Ebenaĵo, borde de la rivero Tisza (Tibisko), kie tiu akceptas la akvojn de la rivero Zagyva. La plej alta punkto estas 101,3 m super la Balta marnivelo ("Bende Pál halma" ĉe Szandaszőlős).

La komenco
La fundo de la t.n. Panonia baseno troviĝas je 2 km sub la nuntempa tersurfaco. Ĝi konsistas el diversaj kristalecaj rokoj de la fru-paleozoika erao (plurajn centmilionojn da jaroj aĝaj).

La pra-maroj kaj vulkanoj
Profundboraĵoj trovis sedimentojn de malprofunda maro, dolomitojn kaj kalkoŝtonojn de la mezozoika erao (triaso, ĵuraso kaj kretaceo).

Troviĝas ankaŭ produktoj de vulkanismo.

Interese estas la ĉeesto de "fliŝ"-tipaj maraj sedimentoj de la kontinenta deklivo, (nur) en la zono Szolnok-Maramureş.

"Tiujn kovras junaj vulkanrokoj.

Ne-maraj sedimentoj
lagaj kaj riveraj sedimentoj, kaj iom da
ventportita leŭso kaj sablo.

Bestoj de la glaciepoko
la rivero Tisza estas trovitaj multaj ostoj de mamuto, bizono, prabovo, cervo ktp. Tiuj estas animaloj de la lasta glaciepoko. Ili estas ekspoziciitaj en pluraj muzeoj.

Laŭ la trovitaĵoj prahomoj vivis en la regiono jam en la paleolitiko (la frua ŝtonepoko).

Kio koncernas la naturajn resursojn, tergaso kaj termakvo estas malkovritaj en la regiono. Tiuj signifas la bazon de la daŭrigebla disvolvo de la regiono de Szolnok.

Verkis D-ro Endre Dudich